La fina vojaĝo de Endeavour

Surdorsigate al Boeing-747, la kosmopramo Endeavour estas translokiĝata per etapoj de Kabo Kanaveralo al NASA-Kosmocentro en Houston kaj fine al Los-Anĝeleso kie ĝi estos ekspoziciata en scienco-muzeo.

Kosmopramo Endeavour alvenas en Houston

Kosmopramo Endeavour alvenas en Houston

Endeavour estis lanĉata unuafoje en majo 1992 kaj dum 20 jaroj ĝi plenumis 25 misiojn. La kosmopramo estis entute 299 tagoj en la kosmo kaj trairis ĉirkaŭ 198.000.000 kilometrojn.

Ĉi tiu vojaĝo ne estas nur la lasta vojaĝo por Endeavour sed ankaŭ estas la lasta fojo ke kosmopramo aerveturas. Du aliaj kosmopramoj estas jam muzeo-objektoj; ‘Discovery’ en Vaŝingtono kaj ‘Enterprise’ en Nov-Jorko. ‘Atlantis’ restas en Kosmocentro Kennedy ĉe Kabo Kanaveralo.

La Erao de la Kosmopramo-Projekto estas nun definitive pasinta.

Adiaŭinte Veston kaj survoje al Cereso

Lastsemajne spaco-sondilo ‘Dawn (eo: Sunleviĝo)’ finis sian jarlongan mision al la asteroido Vesto.
Ĝi estis la unua spaco-sondilo kiu vizitis ĉi tiun malproksiman mondon en la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero.

Vesto montras pruvon ke ĝi estas restaĵo de la fruaj jaroj de nia Suna Sistemo, konstruo-briko por rokaj planedoj kiel Tero.

Kompilata foto de Vesto, farita de ‘Dawn’

Kompilata foto de Vesto, farita de ‘Dawn’

La grandaĝa surfaco de Vesto montras profundajn kraterojn kaj longajn kavaĵojn, verŝajne kreitaj per impetegaj faltrafoj.
La malforta gravito de la malgranda planedo kaŭzas karakterizan surfacon kiel grandegaj klifoj kaj alta monto kiu havas dufoje la altecon de la tera monto Everesto.
Vesto kiu havas 530 kilometrojn en la diametro, estas la dua plej granda objekto en la asteroida zono.

Artdesegnaĵo de ‘Dawn’

Artdesegnaĵo de ‘Dawn’

Antaŭ du semajnoj, ‘Dawn’ startigis siajn jono-raketojn kaj komencis sian vojaĝon al la plej granda asteroido : Cereso. Se ĉio iras glate kaj laŭplane, ‘Dawn’ atingos Cereson en 2015.
Cereso aspektas tute malsama kiel Vesto tra la teleskopo, do kion trovos ‘Dawn’..?

Ekspedicio 32 surteriĝis senprobleme en Kazaĥio

La Sojuz TMA-04M, kunportante Komandanton Gennady Padalka kaj Aermekanikistojn Joe Acaba kaj Sergei Revin, surteriĝis sekure en Kazaĥio je 17 septembro.

Ekspedicio 32 oficiale finiĝis kiam la triopo eldokiĝis je 7:09 p.t.m. de la ‘Poisk’ Modulo (dokejo kun aerkluzo kaj kuplosistemo). Ili komencis sian mission kiam ili alvenis al Internacia Kosmostacio je 17 majo por 123 tagoj en la orbita laboratorio.

Gennadij Padalka ceremonie transdonis la komandon de Internacia Kosmostacio al Suni Williams (© NASA TV)

Gennadij Padalka ceremonie transdonis la komandon de Internacia Kosmostacio al Suni Williams (© NASA TV)

La Sojuz lastfoje startigis siajn motorojn je 9:56 p.t.m. La kosmoŝipo disiĝis de la doko kaj la Reenira Modulo eniris la atmosferon, malfermis la paraŝutojn kaj startigis la bremsmotorojn kelkaj metroj super la tero por glata surteriĝo.

Joe Acaba estas forportata por medicina kontrolo post la surteriĝo (© NASA TV)

Joe Acaba estas forportata por medicina kontrolo post la surteriĝo

Gennadij Padalka ripozas ekster la Soyuz kosmoŝipo, tuj post la surteriĝo (© NASA TV)

Gennadij Padalka ripozas ekster la Soyuz kosmoŝipo, tuj post la surteriĝo

Ĉu nur stranguloj iras eksteren dumnokte?

Mi ŝatas la nokton pro ĝia trankvileco, la aliaj odoroj, la koloroj preskaŭ nevideblaj kaj la sonoj kiuj ne estas aŭdeblaj dumtage. Kiel knabo mi jam ŝatis la nokton kaj mi promenis ekstere dum vintrovesperoj (malgraŭ ke miaj gepatroj malpermesis tion).

Nuntempe mi kombinas mian amon por la nokto kun mia fotografio-hobio kaj mi ofte faras fotojn dum la horoj mallumaj. Precipe mi preferas vagadi dum la noktoj inter la kreskanta duonluno kaj la malkreskanta duonluno kiam la febla lunlumo lumigas la pejzaĝon kreante ombrojn delikatajn. Tamen mi ankau ŝatas viziti fabrikojn aŭ la havenon kie la lumo artefarita kreas specialan etoson.

Mi devas konfesi ke mi ne ĉiam faras fotojn dum miaj noktaj vojaĝoj; mi ankaŭ ofte uzas mian fotografio-hobion nur kiel motivon por vagadi dumnokte ĉar kiam aliaj personoj aŭdas pri mia noktaj aventuroj ili deklaras min freneza.

Ĉu mi vere estas strangulo? Verŝajne jes, sed mi ne estas danĝera, mi nur ŝatas la nokton…

Metal-rok-kantisto Ronny James Dio forpasis

Ronny James Dio (67), idolo el mia junaĝo, forpasis pasintdimanĉe (16 majo) pro stomaka kancero. Dio estis fama metalrok-pioniro el la 70-aj kaj 80-aj jardekoj.
Interalie li estis la kantisto de la famaj metalrok-grupoj ‘Rainbow’ (1975–1979), Black Sabbath (1979–1982 kaj 1991-1992), Dio (1982–1991) kaj (1993-2010).
Ĉi tiu filmeto montras Dio, kantante ‘Holy Diver’ mia plej favorata kanto.

Restu li en paco!

La virinoj de Sanne Sannes

En la fotografio-ekspoziciejo ‘FOAM’ en Amsterdamo okazas la ekspozicio ‘Darkness & Light’ pri la verko de Sanne Sannes.
En 1967, la 30-jaraĝa Sanne mortis pro auto-akcidento. Li postlasis milojn da fotoj de virinoj nudaj; nigrablankaj, krudgrajnecaj, obskuraj, sekretaj kaj eksperimentaj.
Post tempo de nekonateco relativa, nuntempe lia verko estas tre dezirata de foto-kolektantoj.

Kelkaj fotoj el ‘Darkness and Light’:

sannesannnes1

sannesannnes2

sannesannnes3

sannesannnes4

sannesannnes5

sannesannnes6

Nudeco laŭlonge de la Vadomaro

Noto: La Vadomaro estas interna maro kun granda tajdo-diferenco kaj ĝi etendiĝas inter la Frisaj Insuloj kaj la kontinento de Nederlando, Germanio kaj Danlando.

La fotografistino Mijke Bos expozicias de 15 julio ĝis 15 septembro sur la mardigo, laŭlonge de la Vadomaro. Entute 20 fotoj, kun formato de 9m² (2.5 m. x 3.5 m.) estas montrataj.

nudeco-1

La ekspozicio estas bildrakonto, konsistanta el serio da nigrablankaj fotoj, kiu atentigas pri la reciproka influo inter naturo kaj homo.
La ekzpozicio montras la fascinon de Mijke por homo kaj ĝia volenergio: la forto por trasuferi perdon kaj ĉagrenon, la povo por ebligi la neeblecon.

“Per fotografi la nudan homon en ĉi tiu speciala loko mi kreas purecon kaj nudecon kiu montras la vundeblecon kaj la forton de homoj”, diras Mijke.

La Vadomaro-regiono ludas la rolon kiel nudan korpon, kiam la maro retiriĝas, aperas samtempe multaj formoj, vivantaj kaj mortantaj. Ankaŭ la Vadomar-regiono estas kovrata aŭ elmetata, depende de la tajdo.

Mijke prezentas la fotojn je la loko kie ili apartenas kaj kie ili estis farataj. Tiel la fotoj estas laŭvalore rimarkataj kaj la vizitantoj povas sperti la bildojn en sia maniero.

Loka politiko-partio kristana malsukcese protestis kontraŭ la ekspozicio. Ĝi opinias ke la ekspozicio estas malmorala, ĝi pensas ke multaj personoj estos ŝokataj pro la nudfotoj grandformataj.

Juĝu mem:
(Mijke Bos posedas la rajtojn de ĉiuj fotoj)

nudeco-2 nudeco-3nudeco-4 nudeco-5

Sociala eksperimento 19-jarcenta nederlanda

Komence de la 19-a jarcento, post la superregado franca regis en Nederlando multa mizero kaj multe da homoj estis reduktataj al almozuleco, eĉ en la urboj la duono da la enloĝantoj estis helpbezonaj.

En 1818 Generalo Johannes van den Bosch starigis ‘Socio de Humaneco’ (nederlanda: Maatschappij van Weldadigheid). En la sudokcidenta parto de la provinco Drenthe, la Socio fondis koloniojn agrikulturajn por provizi homojn per laborado, vivtenado kaj edukado. Ĉi-maniere estiĝas speciala viv-, loĝ- kaj laborsocio kun propraj socialaj aranĝoj, kiuj tiutempe estis extraordinaraj. Ankaŭ propraj fabrikoj, preĝejoj kaj biendomoj estis konstruataj por la pioniroj.
Jam en 1819 (tutlande nur en 1901) edukado estis deviga en la kolonioj kaj ekde 1827 (tutlande nur en 1941) oni disponis pri pormalsanula kaso.
Nuntempe multaj konstruaĵoj de la Socio ankoraŭ estas konservataj en la iamaj kolonioj ‘Frederiksoord’,  ‘Wilhelminaoord’ kaj ‘Boschoord’; dum miaj lasta ferio mi vizitis la regionon, kie mi faras ĉi tiujn fotojn de konservata dometo:

sociala_eksperimento-1 sociala_eksperimento-3 sociala_eksperimento-2