Category Archives: Pri mi

Cifer-kombinaĵoj

Enigu la PasvortonMi havas tre bonan memoron, kaj mia specialaĵo estas memori cifer-kombinaĵojn. Tio estas tre utila ĉar multaj cifer-kombinaĵoj estas uzataj en la vivo ĉiutaga. Do mi ne havas problemon memori telefonnumerojn, bankkontonumerojn, kaj aliajn personajn numerojn identigajn. Tamen la afero ankaŭ havas flankon negativan ĉar pro mia memoro bonega mi ne povas forgesi kombinaĵojn kiuj iam estis valoraj sed jam dum jaroj ne plu utilas.

Ekzemple mi ankoraŭ rememoras la cifer-kombinaĵojn de seruroj kiujn mi iam uzis por protekti mian biciklon kontraŭ ŝtelo kiam mi estis knabeto 9-jaraĝa. Numeroj de bankkontoj kiujn mi ne plu uzas. Mi ankoraŭ rememoras la telefon-numeron de Avinjo kiu jam mortis antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Antaŭ pli ol 20 jaroj mi laboris kelkjare en ŝtalfabriko kaj mi ankoraŭ rememoras mian person-numeron kaj la cifer-kombinaĵon de la seruro de mia vestoŝranko.

Ankaŭ telefon-numeroj de iamaj geamikoj, malgraŭ ni ne plu interkontaktas dum multaj jaroj, senutile restas enkape.

Kaj tio kelke frenezigas min.

Solvo estus se mia memoro funkcias kiel komputil-memoro kaj se estus eble forviŝi senutilan informadon el mia memoro. Tamen tiam mi verŝajne ne forviŝus nur la senutilajn cifer-seriojn sed ankaŭ kelkajn erorojn stultajn kiujn mi iam faris.

Feliĉaj estas la nesciantoj……

Advertisements

Ĉu nur stranguloj iras eksteren dumnokte?

Mi ŝatas la nokton pro ĝia trankvileco, la aliaj odoroj, la koloroj preskaŭ nevideblaj kaj la sonoj kiuj ne estas aŭdeblaj dumtage. Kiel knabo mi jam ŝatis la nokton kaj mi promenis ekstere dum vintrovesperoj (malgraŭ ke miaj gepatroj malpermesis tion).

Nuntempe mi kombinas mian amon por la nokto kun mia fotografio-hobio kaj mi ofte faras fotojn dum la horoj mallumaj. Precipe mi preferas vagadi dum la noktoj inter la kreskanta duonluno kaj la malkreskanta duonluno kiam la febla lunlumo lumigas la pejzaĝon kreante ombrojn delikatajn. Tamen mi ankau ŝatas viziti fabrikojn aŭ la havenon kie la lumo artefarita kreas specialan etoson.

Mi devas konfesi ke mi ne ĉiam faras fotojn dum miaj noktaj vojaĝoj; mi ankaŭ ofte uzas mian fotografio-hobion nur kiel motivon por vagadi dumnokte ĉar kiam aliaj personoj aŭdas pri mia noktaj aventuroj ili deklaras min freneza.

Ĉu mi vere estas strangulo? Verŝajne jes, sed mi ne estas danĝera, mi nur ŝatas la nokton…