Category Archives: Novaĵo

Princetojtago

Hodiaŭ en Nederlando, la 3-a mardo de septembro, estas ‘Princetojtago’, la malfermo de la sesia periodo de la parlamento. Princotago estas tago kun multaj ritoj tradiciaj.
Posttagmeze Reĝo Willem-Alexander, akompanata de Reĝino Maxima, alvenis en la Ora Kaleŝo ĉe Interna Korto (la historia centro politika en Hago).

La alveno de la Ora Kaleŝo ĉe Interna Korto

La alveno de la Ora Kaleŝo ĉe Interna Korto

Poste en la Kavalira Salonego voĉlegis Reĝo Willem-Alexander, nome de la registaro, la ‘Reĝan Paroladon’ per kiu la registaro prezentas siajn politikajn planojn por la venonta jaro.

La reĝaj geedzoj en la Kavalira Salonego

La reĝaj geedzoj en la Kavalira Salonego

‘Nova’ pentraĵo de Vincent van Gogh

Hieraŭ ‘Van Gogh’ muzeo en Amsterdamo (Nederlando) anoncis ke ĝi malkovris ‘novan’ pentraĵon de Vincent van Gogh (1853-1890). Ĝi estas la verko ‘Sunsubiro apud Montmajour’ el 1888.

Van GoghSunsubiro apud Montmajour

Du esploristoj de la muzeo profunde ekzamenis la pentraĵon kaj konkludis, bazitaj sur la stilo, tekniko, farbo kaj tolo ke ĝi estis verkata de la fama artisto. Ankaŭ du leteroj el la somero de 1888 kiujn la artisto sendis al lia frato Theo raportas pri la pentraĵo.

La pentroverko montras pejzaĝon kun la monteto Montmajour apud la sudfranca urbeto Arles. Van Gogh ankaŭ faris la mondfamajn verkojn ‘Sunfloroj’ kaj ‘Dormĉambro’ en Arles.

La malkovrado de la pentraĵo estas grava okazo por la muzeo.

Liberigotago en Nederlando

Hieraŭ, je la 4-a de majo, estis en Nederlando la Nacia Rememoro de la Mortintoj sed hodiaŭ estas festotago!

Hodiaŭ oni festas la liberigon el la mondmilita okupacio (1940-1945). En la tuta lando festaktivecoj estas organizataj; preskaŭ ĉiu urbo kaj vilaĝo havas sian propran programon.
Precipe la urboj Haarlem kaj Zwolle estas famaj pro siaj grandaj popfestivaloj.

AfbeeldingLa festivalo en Haarlem

Nacia Rememoro de la Mortintoj

Hodiaŭ estas en Nederlando la Nacia Rememoro de la Mortintoj. Oni rememoras ĉiujn civilajn kaj armeajn personojn de Nederlando, kiuj kie ajn en la mondo pereis ekde la komenco de la Dua Mondmilito kaj dum militsituacioj kaj dum pacoperacoj.
La rememoroj konsistas el solenaĵo, sekvata de la metado de florkronoj ĉe la Nacia Monumento sur la Dam en Amsterdamo de la reĝo kaj reprezentantoj de la nederlanda registaro, la armeo, rezistado kaj ĉiaj organizaĵoj kaj grupigoj en la socio. Je la oka en la vespero oni dum du minutoj silentas pro rememoro al tiuj kiuj dum aŭ pro la milito pereis.

AfbeeldingReĝo Willem-Alexander kaj Reĝino Maxima post la metado de florkrono

FARK- batalanto Tanja Nijmeijer alvenis en Kubo

Pasintlunde la nederlanda FARK-batalanto Tanja Nijmeijer alvenis en Kubo kie ŝi partoprenos al la paco-diskutoj inter FARK (Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio) kaj la kolumbia registaro.

Tanja Nijmeijer alvenis en Kubo

La 34-jaraĝa Nijmeijer, kiu antaŭ 10 jaroj membriĝis en la kolumbia gerilo-militistaro, povis libere vojaĝi al Kubo ĉar la internacia arestado-ordono ne validas dum la paco-diskutoj.
FARK komunikis ke Tanja flugis de la kolumbia urbo Cucuta al la kubana ĉefurbo Havano, akompanate de reprezentantoj de la Reda Kruco kaj la norvega kaj kolumbia registaroj.

Nijmeijer estas membro de la diskuto-delegacio de FARK. Membroj de la kolombia registaro kaj la ribeluloj jam kunvenis por prepari la paco-diskutojn kiuj komencos je 15 novembro.
Formale la kolumbia registaro kaj FARK jam komencis la diskutojn en oktobro en Norvegio. Nun in Kubo ili daŭrigos la diskutojn pri fini la longdaŭran konflikton.

Dum gazetara konferenco Tanja diris ke paco signifas ke la popolo havas manĝaĵon kaj domojn, instruadon, la rajton posedi propran agron kaj socialan justecon.

La gazetara konferenco (hispanlingve):

Naskiĝtaga festo degeneris en tumulto

La tumulto komenciĝis kaŭze de anonco per Fejsbuk. Knabino 15-jaraĝa invitis homojn por sia naskiĝtaga festo. Tamen ŝi forgesis marki la mesaĝon tiel ke ĝi estis nur videbla por amikoj kaj familio. Kiel rezulto, miloj da junuloj veturis hieraŭvespere al la vilaĝo Haren (Nederlando) por ĉeesti la feston.
La polico antaŭzorgante baris la straton kie la knabino loĝas. Sed pro tio la etoso pli-kaj-pliakriĝis kaj la junuloj ĵetis botelojn kaj brikojn al la polico. Poste la hordo kolektiĝis en la centro de Haren, kie la kverelemuloj rabis vendejojn kaj fajrigis aŭtojn.
Fine nur kun peno la polico povis haltigi kaj dispeli la hom-amason.