Category Archives: Kosmo

Spaco-sondilo Voyager-1 forlasis nian Sunsistemon

Hieraŭ NASA (Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) oficiale anoncis ke, post pristudado de novaj datumoj, la spaco-sondilo Voyager-1 post 35 jaroj forlasis nian Sunsistemon. Estas la unua fojo en la historio ke homfarita strukturo pasis la sunsisteman limon kaj eniris la senfinan spacon interstelan. La historia evento okazis en aŭgusto pasintjare.

Voyager-1

Voyager-1

La Voyager-1 estis lanĉata en 1977. En 1979 la sondilo preterflugis la planedon Jupiteron kaj en 1980 ĝi atingis la planedon Saturnon.
La flugrapideco de la sondilo estas ĉirkaŭ po 17 kilometroj en sekundo. Verŝajne ĝi ankoraŭ havas sufiĉan energion por funkcii kaj sendi datumojn al Tero ĝis 2025; 48 jarojn post ĝia lanĉo.
Post ĉirkaŭ 40.000 jaroj, Voyager-1 atingos la plej proksiman stelon.

Voyager-1 kunportas oran gramafondiskon kiu enhavas sonojn kaj bildojn kiuj montras la diversecon de la vivo kaj kulturon de la Tero kiel mesaĝon al eksterteraj vivoformoj
Surdiske ankaŭ troviĝas Esperanto-saluto. Ralph Harry, aŭstralia esperantisto, salutas en Esperanto: ‘Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo’.

La Ora Disko de Voyager-1

La Ora Disko de Voyager-1

Advertisements

La fina vojaĝo de Endeavour

Surdorsigate al Boeing-747, la kosmopramo Endeavour estas translokiĝata per etapoj de Kabo Kanaveralo al NASA-Kosmocentro en Houston kaj fine al Los-Anĝeleso kie ĝi estos ekspoziciata en scienco-muzeo.

Kosmopramo Endeavour alvenas en Houston

Kosmopramo Endeavour alvenas en Houston

Endeavour estis lanĉata unuafoje en majo 1992 kaj dum 20 jaroj ĝi plenumis 25 misiojn. La kosmopramo estis entute 299 tagoj en la kosmo kaj trairis ĉirkaŭ 198.000.000 kilometrojn.

Ĉi tiu vojaĝo ne estas nur la lasta vojaĝo por Endeavour sed ankaŭ estas la lasta fojo ke kosmopramo aerveturas. Du aliaj kosmopramoj estas jam muzeo-objektoj; ‘Discovery’ en Vaŝingtono kaj ‘Enterprise’ en Nov-Jorko. ‘Atlantis’ restas en Kosmocentro Kennedy ĉe Kabo Kanaveralo.

La Erao de la Kosmopramo-Projekto estas nun definitive pasinta.

Adiaŭinte Veston kaj survoje al Cereso

Lastsemajne spaco-sondilo ‘Dawn (eo: Sunleviĝo)’ finis sian jarlongan mision al la asteroido Vesto.
Ĝi estis la unua spaco-sondilo kiu vizitis ĉi tiun malproksiman mondon en la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero.

Vesto montras pruvon ke ĝi estas restaĵo de la fruaj jaroj de nia Suna Sistemo, konstruo-briko por rokaj planedoj kiel Tero.

Kompilata foto de Vesto, farita de ‘Dawn’

Kompilata foto de Vesto, farita de ‘Dawn’

La grandaĝa surfaco de Vesto montras profundajn kraterojn kaj longajn kavaĵojn, verŝajne kreitaj per impetegaj faltrafoj.
La malforta gravito de la malgranda planedo kaŭzas karakterizan surfacon kiel grandegaj klifoj kaj alta monto kiu havas dufoje la altecon de la tera monto Everesto.
Vesto kiu havas 530 kilometrojn en la diametro, estas la dua plej granda objekto en la asteroida zono.

Artdesegnaĵo de ‘Dawn’

Artdesegnaĵo de ‘Dawn’

Antaŭ du semajnoj, ‘Dawn’ startigis siajn jono-raketojn kaj komencis sian vojaĝon al la plej granda asteroido : Cereso. Se ĉio iras glate kaj laŭplane, ‘Dawn’ atingos Cereson en 2015.
Cereso aspektas tute malsama kiel Vesto tra la teleskopo, do kion trovos ‘Dawn’..?

Ekspedicio 32 surteriĝis senprobleme en Kazaĥio

La Sojuz TMA-04M, kunportante Komandanton Gennady Padalka kaj Aermekanikistojn Joe Acaba kaj Sergei Revin, surteriĝis sekure en Kazaĥio je 17 septembro.

Ekspedicio 32 oficiale finiĝis kiam la triopo eldokiĝis je 7:09 p.t.m. de la ‘Poisk’ Modulo (dokejo kun aerkluzo kaj kuplosistemo). Ili komencis sian mission kiam ili alvenis al Internacia Kosmostacio je 17 majo por 123 tagoj en la orbita laboratorio.

Gennadij Padalka ceremonie transdonis la komandon de Internacia Kosmostacio al Suni Williams (© NASA TV)

Gennadij Padalka ceremonie transdonis la komandon de Internacia Kosmostacio al Suni Williams (© NASA TV)

La Sojuz lastfoje startigis siajn motorojn je 9:56 p.t.m. La kosmoŝipo disiĝis de la doko kaj la Reenira Modulo eniris la atmosferon, malfermis la paraŝutojn kaj startigis la bremsmotorojn kelkaj metroj super la tero por glata surteriĝo.

Joe Acaba estas forportata por medicina kontrolo post la surteriĝo (© NASA TV)

Joe Acaba estas forportata por medicina kontrolo post la surteriĝo

Gennadij Padalka ripozas ekster la Soyuz kosmoŝipo, tuj post la surteriĝo (© NASA TV)

Gennadij Padalka ripozas ekster la Soyuz kosmoŝipo, tuj post la surteriĝo