Cifer-kombinaĵoj

Enigu la PasvortonMi havas tre bonan memoron, kaj mia specialaĵo estas memori cifer-kombinaĵojn. Tio estas tre utila ĉar multaj cifer-kombinaĵoj estas uzataj en la vivo ĉiutaga. Do mi ne havas problemon memori telefonnumerojn, bankkontonumerojn, kaj aliajn personajn numerojn identigajn. Tamen la afero ankaŭ havas flankon negativan ĉar pro mia memoro bonega mi ne povas forgesi kombinaĵojn kiuj iam estis valoraj sed jam dum jaroj ne plu utilas.

Ekzemple mi ankoraŭ rememoras la cifer-kombinaĵojn de seruroj kiujn mi iam uzis por protekti mian biciklon kontraŭ ŝtelo kiam mi estis knabeto 9-jaraĝa. Numeroj de bankkontoj kiujn mi ne plu uzas. Mi ankoraŭ rememoras la telefon-numeron de Avinjo kiu jam mortis antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Antaŭ pli ol 20 jaroj mi laboris kelkjare en ŝtalfabriko kaj mi ankoraŭ rememoras mian person-numeron kaj la cifer-kombinaĵon de la seruro de mia vestoŝranko.

Ankaŭ telefon-numeroj de iamaj geamikoj, malgraŭ ni ne plu interkontaktas dum multaj jaroj, senutile restas enkape.

Kaj tio kelke frenezigas min.

Solvo estus se mia memoro funkcias kiel komputil-memoro kaj se estus eble forviŝi senutilan informadon el mia memoro. Tamen tiam mi verŝajne ne forviŝus nur la senutilajn cifer-seriojn sed ankaŭ kelkajn erorojn stultajn kiujn mi iam faris.

Feliĉaj estas la nesciantoj……

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: